LA LASTA SAVILO

helikoptero por savi homojnFoje estis vilaĝo, kiun minacis inundo pro subite rompita hidroelektrejo. Oni avertis la loĝantojn, ke ili devus tuj forlasi la vilaĝon, sed la pastro, kiu havis grandan influon super la tieaj homoj, montris sin kontraŭa kaj konsilis al la popolo: "Dio savos nin el la inundo. Ni restu kaj fidu la Kreinton!". La inundo estis jam alvenanta al la vilaĝo, kaj ĉiuj homoj restis en la preĝejo, kiam aperis aŭtobuso por transporti ilin. Sed la pastro insistis: "Ni restu ĉi tie! Dio savos nin!" Kelkaj homoj iris en la aŭtobuso, aliaj restis fidele ĉe la religiulo. Kiam la inundo estis jam invadinta la preĝejon, kaj ĉiuj restis ĉe la altaro, jen aperis boato por savi ilin, sed la pastro daŭre insistis: "Ni restu! La Potenculo nin savos! Ni fidu je Li!" Kelkaj vilaĝanoj iris en la boato, aliaj restis kun la predikisto. Kiam la inundo estis jam kovrinta preskaŭ la tutan preĝejon, kaj la pastro kaj liaj fideluloj sin gardis en la preĝeja turo, jen aperis helikoptero por savi ilin. Sed la pastro ne cedis: "Ni restu! Ni fidu la Ĉiopovan Patron! Li savos nin!" La ceteraj homoj iris en la helikoptero, kaj sole la patro restis, kaj li mortis en la inundo. Alveninte la Ĉielon, la Dia servisto tuj iris plendi al sia mastro: "Sinjoro, mi dum la tuta vivo estis Via fidela servanto, mi ja kredis, ke Vi min savus, sed ĝuste kiam mi plej bezonis, Vi forgesis min!" Kaj Dio respondis: "Tute ne! Mi sendis aŭtobuson, boaton kaj helikopteron.... vi ne saviĝis ĉar vi ne volis!"

Esperanto estas kreita por helpi la komunikadon inter malsamlingvaj homoj. En la tempo de Zamenhof, tiu komunikado okazis ĉefe per letero. Personaj kontaktoj okazis ankaŭ, sed tia kontakto estis ju pli malfacila, des pli for oni estis de Eŭropo. Ankaŭ gazetoj kaj ĵurnaloj havis gravan rolon en la tiutempa internacia komunikado, malgraŭ ilia eldonkosto. De tiu tempo multo ŝanĝiĝis en la mondo: por komunikado aperis radio, kino populariĝis, telefono fariĝis vaste uzata, televido dissendis bildojn tra la tuta mondo, kaj pli ĵuse aperis Interreto, kiu povas kunhavi ĉiujn jam aperintajn komunikrimedojn. Leteron oni sendas nun per elektronika poŝto, kaj post kelkaj sekundoj ĝi atingas la adresiton. Internaciaj radistacioj jam migras al Interreto, pro ties ĉi pli favoraj kondiĉoj por dissendado: alta kvalito, tuttempa aŭskultebleco kaj malalta produktokosto. Ankaŭ ĵurnalojn kaj gazetojn eblas legi en Interreto, ĝenerale kun pli freŝaj novaĵoj ol iliaj paperaj similuloj. Homoj kunvenas por voĉa babilado antaŭ komputilo, tiel plilarĝigante la komunikeblecon rilate al la tradicia telefono. Modernaj kaj potencaj komunikkanaloj ebligas transsendon de filmoj, kaj videokonferenco estas jam realaĵo.

Antaŭ tiu ĉi scenejo de facila kaj rapida komunikado, kiun ebligis la teknologio de Interreto, ankoraŭ restas la lingva problemo. Malgraŭ la alirebleco al aliaj kulturoj, la homoj ankoraŭ estas katenitaj al sia nacilingva kultura medio. Ĉu ne tie rolu Esperanto, por helpi la komunikadon inter homoj malsamlingvaj? Ĉu ne tie, en Interreto, estas fekunda grundo por konstanta semado? Ĉu ne tie estas la homoj, kiuj plej bezonas internacian lingvon?

Ne estas malfacile listigi avantaĝojn de Interreto por Esperanto (ĉi ties avantaĝoj por Interreto estas memkompreneblaj!):

Malgraŭ tiuj ĉi avantaĝoj, Interreto ankoraŭ trovas reziston ĉe kelkaj samideanoj. Iuj timas la tro liberan teritorion de Interreto, kie la homoj laŭŝajne estas same povaj, kie aŭtoritato troviĝas ne en la titolo, posteno aŭ aĝo de esperantisteco, sed en la ideoj. Aliaj provas mildigi la gravecon de Interreto nomante ĝin virtuala mondo. Fakte Interreto neniel estas virtuala. Ĝi estas same reala kiel tiu ĉi revuo en viaj manoj. La diskutado en dissendolistoj estas eĉ pli reala ol parola diskutado dum niaj kongresoj. En Interreto la mesaĝoj povas esti registritaj kaj konsultitaj kiam ajn oni volas. Ilin legas miloj da homoj, reagojn al ili oni povas tre facile sekvi ktp.

Dum sia historio Esperanto provis esti adoptita kiel internacia lingvo fare de la mondo. Ĝi ankoraŭ ne sukcesis tion, tamen ĝia movado daŭre strebas tiudirekten, per malfacilaj paŝoj. Kelkaj samideanoj estas ankoraŭ alkroĉitaj al la ideo, ke iu miraklo okazos, ke iu rezolucio de superŝtata organizo savos nian movadon. Dume, la rimedoj por tiu saviĝo venas kaj estas neglektataj: Esperanto jam malprofitis la eblecojn de radio kaj televido; analoge al la rakonteto, nun Esperanto ne povas preteratenti la helikopteron, kiu estas Interreto.

Carlos Alberto Alves Pereira - aŭtoro de Kurso de Esperanto (Artikolo publikigita en la revuo Brazila Esperantisto de novembro/2001, reviziita en februaro/2007)