IOM PRI LA PROGRAMO

Skiza resumo de prelego prezentita de la aŭtoro en la 19a/feb/2001 en São José dos Campos - San-Paŭlo - Brazilo.

Lernado/Instruado de Esperanto per Komputilo - LIEK

1. Enkonduko

1.0 - Mi dankas la inviton de la organizantoj de la renkontiĝo, en la persono de samideano Marcos Pimenta

1.1 - Bezono reiri al la komencaj jaroj de Esperanto

1.2 - Malfacila komunikado en la pratempo de Eo, kiam letero inter Brazilo kaj Eŭropo bezonis eĉ 3 monatojn por livero

1.3 - Malgraŭ la malfacilaĵoj, Eo progresis. De tiam multo ŝanĝiĝis en la mondo. Novaj teknologioj faciligis komunikadon

1.4 - Apero de Interreto

1.5 - Komunikado fariĝas pli rapida. Sen konsideri la koston de komputilo, interreto estas la plej malmultekosta komunikilo en la nuntempo

1.6 - Esperanta komunumo kunvenas per komputiloj

1.7 - Malfermiĝas grava periodo por Esperanto

2. Lernado per komputiloj

2.1 - Registaroj jam uzas komputilon por instrui

2.2 - Homoj jam uzas komputilon por lerni

2.3 - Universitatoj esploras virtualan instruadon

2.3.1 - La projekto de Unicamp

2.4 - Lernado de fremdaj lingvoj per komputiloj

3. La esperantaj iniciatoj

3.0 - La bezono distingi inter tekstaj lerniloj kaj programaj lerniloj. La unua rolas kiel lernolibro, ĉar oni povas ĝin presi kaj legi sen la komputilo. La dua estas programo, en kiu la lernanto interagas kun la komputilo, tiel kreante pli favorajn kondiĉojn por la lernado.

3.1 - Tekstaj lerniloj en la reto (Perreta koresponda kurso kaj variaĵoj / Gerda Malaperis / Vojaĝo En Esperantio ktp.)

3.2 - DOS- kaj alisistemaj programoj por lerni Eon. (fruaj naŭdekaj jaroj)

3.3 - La pioniroj

3.3.1 - VINKE, de Adonis Saliba (1998, en la portugala, tradukita al la hispana. La unua, kaj laŭŝajne la sola por Vindozo, ĝis la apero de la Kurso)

4. La programo "Kurso de Esperanto"

4.1 - Komenco: kiel profesia programisto, mi ĉiam deziris verki tian programon, ĉar dekomence mi konvinkiĝis, ke komputilo povas esti granda helpanto de lingvolernado. Pro ŝanĝo de profesio kaj dumtempa foresto de la movado, la ideo prokrastiĝis, kaj en la pasinta jaro mi decidis entrepreni tiun laboron.

4.2 - Unua etapo - la kunlaborantoj

Antaŭ ol eĉ difini, kia estu la programo, mi serĉis helpantojn en mia urbo kaj en la interreto. Tuj anonciĝis mia samurbano Ilson Pereira dos Santos kaj el la interreto aperis Fernando Pita, el Rio. Mi tre dankas al tiuj helpemaj homoj, kiuj ĝis nun multe kontribuas por la kurso;

4.3 - Dua etapo - la pretigo

La venonta paŝo estis elekti la metodon. Post longa traserĉo en la reto ni malkovris ke ne ekzistas ankoraŭ lernometodo specifa por uzado en komputilo. Ni do troviĝis inter la verkado de tute nova aŭ adapto de jam ekzistanta materialo. La dua ŝajnis al ni pli oportuna, ĉar ni ankoraŭ ne sentis nin sufiĉe kapablaj por labori en kampo tiel nobla, kia la verkado de lernometodo. Ni decidis do adapti jam ekzistantan metodon, kaj ni elektis la kebekian korespondan kurson. Tiu kurso estas populara en la reto, kaj ekzistas jam multaj tradukoj kaj adaptoj en multaj lingvoj. Tial preskaŭ la tuta kurso baziĝas sur tiu metodo, kaj ni faris aldonojn, kiuj celis iom ampleksigi la kurson.

4.4 - Tria etapo - la rolo de Esperanta Labor-Grupo

Kiam la kurso estis preskaŭ preta, mi ekpartoprenis en tre aktiva interreta grupo. Tiun grupon vi certe konas, temas pri la Esperanta LaborGrupo, kiu faris kaj faras gravegan laboron por la disvastigo de nia idealo. En tiu grupo mi trovis multajn kunlaborantojn. Iuj kunlaboris en la polurado de la programo, aliaj per sugestoj, ĉiuj per kuraĝigaj vortoj.

4.5 - La ekesto de ttt-ejo "cursodeesperanto" / publikigo

Paralele al tiu laboro mi fondis ttt-ejon (paĝo en la interreto), kiu servu kiel loĝloko de la kurso en la reto. Tiu ttt-ejo eknomiĝis www.cursodeesperanto.com.br. Tiun ĉi ttt-ejon mi disvastigis tra la reto, kaj nuntempe ĝi ricevas vizitantojn el la tuta mondo. Post la fina polurado, mi publikigis la kurson en la komenco de oktobro/2000.

4.7 - Furoro de la programo ĉe elŝutaj ttt-ejoj

Tuj post la publikigo en la elŝuta ttt-ejo SuperDownloads, la programo vekis atenton de multaj homoj, plimulte de novuloj, sed ankaŭ de veteranaj samideanoj, kiuj gratulis la laboron kaj sin oferis por kunlaborado. Alia tre grava elŝuta ttt-ejo Lemon Collections juĝis la programon kaj donis al ĝi la plej altan noton, ĝin konsiderante unu el la plej bonaj senpagaj programoj en la reto.

4.8 - Tradukado al aliaj lingvoj

Kun la tempo aperis eksterlandaj samideanoj, kiuj interesiĝis traduki la programon al siaj naciaj lingvoj. Nuntempe la kurso estas jam tradukita al sep lingvoj: franca, hispana, itala, ĉeĥa, pola, norvega kaj korea, kaj tradukata al la angla, dana, finna, litova, rusa kaj persa.

4.9 - Adopto de la "Kurso" fare de CER - Lunazzi

Antaŭ nelonge S-ro Jozefo Lunazzi, kunordiganto de perreta esperanto-kurso decidis adopti la kurson. Post eta adapto la programo servos al lernantoj kaj korektantoj de tiu grava kurso, kiu formas ĉiujare multajn valorajn esperantistojn.

4.11 - Versio 2, lanĉota tre baldaŭ

Nuntempe mi laboras en la dua versio de la programo. Laŭ sugestoj de uzantoj, tradukantoj kaj kunlaborantoj, la programo ricevos plibonigojn en la frazaro, havos pli da sonspecimenoj, inkluzive virinan voĉon. Tiun version mi planas lanĉi tre baldaŭ.

5. Kreado de novaj perkomputilaj lerniloj

5.1 - Difino de dezirata lernilo perkomputila

5.1.1 - Havu minumume la samon, kiun oferas komercaj programoj por lerni la anglan aŭ hispanan;

5.2 - Taskoj necesaj

5.2.1 - Planado de la tuta kurso

5.2.2 - Disvolvo de instrumetodo adekvata al komputila uzado. Adapto de jam ekzistanta lernilo estas akceptebla solvo;

5.2.3 - Grafika aranĝo/desegno de la tuta materialo

5.2.4 - Surbendigo de la prononca/sona materialo

5.2.5 - Programado (komputilkodigo de la kurso)

5.2.6 - Publikigo / Propagando

5.2.7 - Strukturo por akcepti / akompani la novajn lernantojn

5.3 - Homfortoj necesaj

5.3.1 - Planisto

5.3.2 - Verkisto de lernilo

5.3.3 - Grafika desegnisto

5.3.4 - Geaktoroj

5.3.5 - Unuopuloj/Grupoj/Asocioj zorgu pri la strukturo por akcepti lernantojn

5.4 - Projekto de LaborGrupo

6. Nunaj kaj estontaj personaj projektoj ĉi-kampe

6.1 - Vortareto Esperanta-Portugala - jam publikigita

6.2 - Vorto-Ludo - memorludo por eklerni novajn vortojn en Esperanto - en disvolvo

6.3 - Paroliga Perkomputila Kurso surbaze de "Gerda Malaperis" - simpla projekto

6.4 - Perfektiga Perkomputila Kurso - ĉu kreinda?

7. Konkludo - La estonteco de Lernado/Instruado de Esperanto per Komputilo

7.1 - Interreto estas multepova ilo por Esperanto

7.2 - Interreto jam helpas progresigi Eon, ĉu arigante la aktivajn, ĉu revenigante "perditajn ŝafojn", ĉu varbante novajn esperantistojn

7.3 - Lernado perkomputila, kun distribuado tra la interreto, estas la plej rapida kaj malmultekosta maniero konigi Esperanton al la ekstera publiko;

7.4 - En kazo de ia "eksplodo" en la interesiĝo pri Esperanto, LIEK estas la sola rimedo, kiu povas tuj respondi al la bezonoj de interesitoj. Tradiciaj rimedoj, pro ilia kosto mem, bezonos iom da tempo por reagi al tia "eksplodo". Tiaj "eksplodoj" jam okazis multfoje en la historio de la movado, ekzemple la granda monda interesiĝo pri Eo post la deklaracio de Unesko, la lokaj "eksplodoj" en Hungario, Ĉinio, ktp. Se UEA gajnos la Nobel-premion, grandega interesiĝo pri Esperanto okazos. Ni bezonas esti preparitaj por tiaj fenomenoj.

7.5 - Movadestroj bezonas ekkompreni la gravecon de Interreto kaj LIEK por la progresigo de Esperanto;

7.6 - La hodiaŭa renkontiĝo, kun sia teknologia strukturo, estas pruvo, sufiĉa pruvo, ke almenaŭ la lokaj movadestroj bone komprenas la gravecon de LIEK kaj Interreto. Mi varme gratulas al samideano Marcos Pimenta pro lia grava laboro en la Esperanta LaborGrupo, kies atingoj estas jam konataj de vi ĉiuj. Mi kore dankas la atenton kaj komprenemon de la ĉeestantoj, finas mian parolon, kaj restas je via dispono por eventualaj demandoj. Koran dankon!

Carlos Alberto Alves Pereira, aŭtoro de la programo